Kial Eŭropo devus bonvenigi referendumon en Katalunio

  • Comunicat conjunt en esperanto preparat pel Col·lectiu Emma que també fan seu el Col·lectiu Praga i el Col·lectiu Wilson

Col·lectiu Emma
05.06.2017 - 22:00
Actualització: 05.06.2017 - 23:00
Col·lectiu Wilson
05.06.2017 - 22:00
Actualització: 05.06.2017 - 23:00
Col·lectiu Praga
05.06.2017 - 22:00
Actualització: 05.06.2017 - 23:00
VilaWeb

La historiaj katalunaj plendoj rilate Hispanion intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo re-trakti la 1979-an statuton pri aŭtonomeco, kondukis al senelirejo. Komence en 2005, nova teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Fine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo. Tamen, ankoraŭ en 2010 ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj statuteroj estas malkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la aktuala sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio. En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj. Multaj perdis ĉian esperon de sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.

La kataluna registaro klopodis organizi referendumon pri la rilato kiun la kataluna socio devus havi kun Hispanio: ĉu ia varianto de la nuna politika subiĝo, ĉu ekigo de nova sendependa ŝtato. Tio estis la rimedo elektita de Kebekio en 1995 kaj de Skotlando en 2014 kaj respektita de la registaroj de Kanado kaj de Britio. Tamen, la hispanaj regantoj surbaze de mallarĝa – iuj diras “partia” – interpreto de la konstitucio deklaris tian referendumon kontraŭleĝa kaj ĵuris malebligi ĝin. Ili agas ankaŭ por subfosi ĝian preparadon. Pro ilia reago kontraŭ supozitaj malobeoj de elektitaj katalunaj reprezentantoj, la ŝtataj instancoj ŝajnas reveni al manieroj de la diktatoreca pasinteco, tiel minacante la esencajn pilierojn de demokratia regado.

La citita intenco de la reganta koalicio en Katalunio okazigi referendumon malgraŭ la hispana kontraŭo ne devas esti taksata defion sed demokratan agon. Tiurilate la regantoj obeas la komision ricevitan de centoj da miloj kiuj pace manifestaciis jaron post jaro ek de 2010; de la 2.3 milionoj kiuj balotis dum simbola voĉdonado en novembro 2014; de la preskaŭ du milionoj kiuj ebligis plimulton de la prosendependecaj partioj en la voĉdonado en septembro 2015 por la kataluna parlamento kaj, laste sed ne malplej signifa, de la tri kvaronoj de la katalunaj civitanoj kiuj, laŭ ĉiuj opini-enketoj, favoras referendumon sendepende de la senco de ilia fina voĉdono. Apartenas al la katalunoj decidi pri la komuna estonto de ilia socio kaj senpere demandi ilin estas la sola prudenta rimedo por scii ĉies opinion pri tiel baza decido.

Finfine, referendumo estas bona solvo por ĉiuj. Certe por la katalunoj, ĉar, sendepende de la rezulto, oni devos komenci dialogon pri freŝa rilato kun Hispanio, rilato devige bazita sur la agnosko de iliaj rajtoj kiel komununo, inkluzive de la rajto diri la lastan vorton pri la formo kiun tia rilato devus adopti.

Ĝi, la referendumo, povas fine esti bona ankaŭ por Hispanio ĉar devigus la registaron kaj la aliajn politikajn fortojn rekonsideri la bazojn de la reĝimo establita en 1978. Ĝi, la reĝimo, estis la rezulto de la transiro al demokrata sistemo desegnita kaj efektivigita de politika elito kies membroj kreskis sub la diktaturo de Franco. Kontentiga solvo de la kataluna konflikto donos al la hispana socio la eblecon fine liberiĝi de la fantomoj de ĝia totalisma pasinteco kaj de ripari la difektojn de politika sistemo funde influita de ĝia deveno.

Kaj tio estus bona ankaŭ por Eŭropo. Unue pro praktikaj konsideroj ĉar helpus solvi malnovan problemon kiu povas kreski kaj fariĝi fokuso de malstabileco je eŭropa skalo. Due kaj plej grave, pro principoj. En la nuna tempo de politika malcerteco kaj kiam la eŭropa projekto estas pridubita en multaj landoj, la kataluna sinteno, klare pro-eŭropa, firme bazita sur demokratiaj principoj kaj rigore uzanta pacaj metodoj, devus esti subtenita kiel ekzemplon por ĉiuj kiel la sola akceptebla rimedo por solvi konfliktojn inter popoloj kaj ene de ŝtatoj.

Pli frue aŭ pli malfrue ĉiuj eŭropaj landoj kaj la komunaj instancoj estos vokitaj havi opinion pri tiu temo. Estas pro demokratio, ke la ĝustaj katalunaj pledoj kiel historia lando kaj la koncernaj komunaj rajtoj estu agnoskitaj kaj afero de justeco, ke liaj konstantaj kaj pacaj bataloj ricevu profiton.

Tie ĉi temas pri komuna deklaro preparita de Col·lectiu Emma kaj subtenata de Col·lectiu Praga kaj Col·lectiu Wilson.

(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)


Aquest és un comunicat conjunt preparat pel Col·lectiu Emma i que també fan seu el Col·lectiu Praga i el Col·lectiu Wilson.

Traduït de l’original anglès. També el podeu llegir i compartir en àrab, esperanto, portuguès, francès, espanyol, català, italià i alemany.

Recomanem

La premsa lliure no la paga el govern. La paguem els lectors.

Fes-te de VilaWeb, fem-nos lliures.

Fer-me'n subscriptor
des de 75€ l'any