Notícies

Dijous  24.01.2013  13:51

Autor/s: Traducció d'Esperanto.cat

La Kataluna Parlamento aprobas la deklaron pri suvereneco

Traducció en esperanto

Men?ame
 

Antaŭparolo

La kataluna popolo, laŭlonge de sia historio, demokrate esprimis la volon regi sin mem kun la celo helpi la progreson, la bonfarton kaj la ŝancegalecon de la tuta civitanaro kaj por plifortigi la propran kulturon kaj la komunan identecon.

La memregado de Katalunio baziĝas ankaŭ sur la historiaj rajtoj de la kataluna popolo, sur siaj jarcentaj institucioj kaj sur la jura kataluna tradicio. La kataluna parlamentismo havas sian bazon en la Mezepoko, kun la asembleoj de Paco kaj Armistico (Pau i Treva) kaj la asembleoj de la Grafa Kortego (Cort Comtal).

En la 14a jarcento kreiĝas la 'Diputació del General' aŭ 'Generalitat' [kvazaŭa registaro, traduknoto], kiu akiradas plian aŭtonomecon [rilate la reĝon, traduknoto] ĝis kiam en la 16a kaj 17a jarcentoj agas kiel registaro de la Kataluna Princlando. La falo de Barcelono, okaze de la Milito de Sukcedo, ebligis, ke Filipo la 5a nuligu per la "Decret de Nova Planta" la publikan katalunan juron kaj la instituciojn pri memregado.

Tiu itinero tra la historio estis komuna kun aliaj teritorioj kaj tio fakte estigis lingvan, kulturan, socian kaj ekonomian areon komunan, kun emo al plifortiĝo kaj disvolviĝo surbaze de reciproka agnosko.

Dum la tuta 20a jarcento la volo pri memregado de la katalunoj estis konstanta. La starigo de la Mancomunitat de Catalunya en 1914 estis unua paŝo al reakiro de la memregado, sed ĝi estis abolita de la diktaturo de Primo de Rivera. Okaze de la hispana Dua Respubliko estiĝis en 1931 kataluna registaro sub la nomo Generalitat de Catalunya kaj akiris Statuton de Aŭtonomeco.

La Generalitat estis ankoraŭfoje abolita en 1939 de la generalo Franco, kiu trudis diktatoran reĝimon ĝis la jaro 1975. La popolo kaj la registaro de Katalunio aktive baraktis kontraŭ la diktaturo. Mejloŝtono de la lukto por la libereco estis la fondo de Assemblea de Catalunya en la jaro 1971, antaŭ la [nova] reakiro de provizora Generalitat en la jaro 1977 okaze de la reveno de ĝia prezidento, ĝis tiam loĝanta ekzile. Okaze de la transiro al demokratio kaj en la kadro de la nova aŭtonomisma sistemo difinita en la hispana konstitucio de 1978, la kataluna popolo aprovis refrendume la Katalunan Statuton de Aŭtonomio en 1979 kaj celebris la unuan baloton pri la Kataluna Parlamento en 1980.

Lastatempe, cele al demokratia fortikiĝo, plimulto de la politikaj kaj sociaj organizoj katalunaj antaŭenigis rimedojn por aliformigi la politikan kaj juran kadrojn. La plej lasta konkretiĝis en la proceduro por reformi la Statuton pri Aŭtonomio, iniciatita de la Parlamento en la jaro 2005. La malfacilaĵoj kaj neadoj truditaj de la hispanaj organizoj, el inter kiuj estas atentigenda la verdikto de la Konstitucia Tribunalo 31/2010, egalas radikalan neadon de la demokrata evoluo de la kolektiva volo de la kataluna popolo ene de la hispana ŝtato kaj metas la bazon por la regreso de la memregado, hodiaŭe kristalklare videbla en la aspektoj politikaj, financaj, sociaj, kulturaj kaj lingvaj.

La kataluna popolo esprimis plurmaniere  sian deziron superi la stagnadon en la kadro de la hispana ŝtato. La amasaj manifestacioj de la 10a de julio 2010, sub la devizo 'Ni estas nacio, ni decidas' kaj de la 11a de septembro 2012, sub la devizo 'Katalunio nova ŝtato de Eŭropo', esprimas la rifuzon de la civitanaro kontraŭ la malrespekto al la decidoj de la kataluna popolo.

La 27an de septembro 2012, per de la rezolucio 742/IX, la Kataluna Parlamento konstatis la bezonon, ke la kataluna popolo povu decidi pri sia kolektiva estonto libere kaj demokrate pere de politika konsulto. La plejlasta baloto pri la Kataluna Parlamento la 25an de novembro 2012 esprimis kaj konfirmis tian volon en maniero klara kaj maldudebla.

Por efektivigi tiun proceduron, la Kataluna Parlamento, kunveninta por la unua sesio de la deka parlamenta periodo kaj reprezentante la volon de la kataluna civitanaro demokrate esprimita en la lasta baloto, formulas la sekvan deklaron pri suvereneco kaj pri la rajto je decido de la kataluna popolo.

Deklaro pri suvereneco kaj pri la rajto je decido de la kataluna popolo

Akorde al la plimulta volo demokrate esprimita de la kataluna popolo, la Kataluna parlamento decidas startigi la proceduron por efektivigi la rajton pri decido por ke la katalunaj gecivitanoj povu decidi pri sia politika kolektiva estonto laŭ la sekvaj principoj:

-Suvereneco. La popolo de Katalunio posedas,  pro demokratiaj legitimaj motivoj, la karakterizojn de  politika kaj jura subjekto suverena.

-Demokratia legitimeco. La proceduro por disvolvigi la rajton pri decido estos skrupule demokratia, aparte garantiante la respekton kaj plurecon de elektebloj, pere de debatado kaj dialogado ene de la kataluna socio kaj kun la celo ke la fina voĉrezulto esprimu la volon de la popola majoritato, kio konsitigos la esencan fundamenton de la rajto pri decido.

-Travidebleco. Oni disponigos ĉiujn necesajn ilojn por ke la civitanaro kaj la kataluna civila socio ricevu ĉian informon kaj la bezonatajn konojn por efektivigi la rajton pri decido kaj por instigi la partoprenon en la proceduro.

-Dialogo. Estos proponata la dialogo  kaj la negocado kun la Hispana Ŝtato, kun la eŭropaj institucioj kaj kun la internacia komunumo entute.

-Socia kohereco. Oni garantios la socian kaj teritorian koherecon de la lando kaj la volo tiomfoje esprimita de la kataluna socio konservi Katalunion unusolan popolon [aludo al amasaj enmigradoj en diversaj epokoj, traduknoto].

-Eŭropo. Oni defendos kaj disvastigos la fondprincipojn de Eŭropa Unio, aparte la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, la demokration, la bonfartosistemon, la solidarecon inter la diversaj popoloj de Eŭropo kaj la veton por la ekonomia, socia kaj kultura progresoj.

-Leĝeco. Oni uzos ĉiujn ekzistantajn leĝokadrojn por efektivigi la plifortigon de la demokratio kaj la disvolvon de la rajto pri decido.

-Rolo esenca de la parlamento. La parlamento, kiel reprezentanta institucio de la kataluna popolo, havas esencan rolon en tiu proceduro kaj, sekve, oni devos akordi kaj konkretigi manierojn kaj ritmojn de laboro por garantii tiun-ĉi principon.

-Partopreno. La Kataluna Parlamento kaj la registaro devos partoprenigi en tiu-ĉi proceduro la lokajn instancojn kaj la maksimumon de la politikaj fortoj, ekonomiajn kaj sociajn agantojn kaj kulturajn kaj civitanajn societojn de nia lando kaj konkretigi la rimedojn por garantii ĉi principon.

La Kataluna Parlamento instigas la tutan civitanaron esti aktivaj kaj ĉefroluloj en tiu demokrata proceduro pri la efektivigo de la rajto je decido de la kataluna popolo.

Parlamenta sidejo, 22a de januaro 2013

Men?ame