| Què és VilaWeb? - Publicitat - Correu - Versió text - Mapa web - English |
| Notícies | Xats - Fòrums - Enquestes | divendres, 10 de maig de 2024

 Cada dia millora / Ĉiu tago pliboniĝas

24 DE SETEMBRE. A 44 DIES DE L’ARRIBADA

Avui hem descobert noves companyies: una colònia de formigues s’apoderen d’una bossa de galetes que havíem reservat per esmorzar. La rata s’ha menjat la galeta que li vam donar i no n'ha deixat ni una molla. Aquest vaixell sembla l’arca de Noè!

El riu ha perdut gran part de l'interès, s’ha fet ample i les parets laterals són tan amples que a vegades s’han de reforçar amb murs per evitar inundacions. De tant en tant, una pagoda ressalta per sobre de les planures de la vora del riu. Els ponts nous penjats sobre el riu són espectaculars. Una gran església cristiana al costat d’una pagoda dóna un punt d’interès a l'avorrida sessió turística del matí. Fem les darreres voltes pel vaixell, per aprofitar i fer algunes fotografies dels nostres veïns d'altres categories. Aquí, la segona classe és com si fos la primera que no existeix, amb cambra de dues persones i a la zona privilegiada del vaixell: al segon pis i a la part davantera. Als de la tercera classe no se’ls permet entrar a la nostra zona i anar allà és com baixar als inferns: habitacions amb sis lliteres, gent sense llit que s’estira als passadissos com pot. És la imatge de la Xina abnegada, dòcil i soferta, capaç de treballar 14 hores, dormir de peu en un tren o malviure en un vaixell sense dir absolutament res. Els nostres veïns xinesos de segona/primera classe no van mai a la nostra Calcuta particular, no sabem si per por o per no veure com viuen els seus conciutadans comunistes. Els nostres veïns van vestits amb americana i corbata, amb xandalls cars i sabates de cuir. Són la imatge de la nova Xina, la dels gratacels, els cotxes de luxe, el menjar ràpid americà, els telèfons mòbils superreduïts i dels enriquiments ràpids.

Continuem la nostra marxa cap a Wuhan. Ja sols falten poques hores i comencen els nervis propis de les arribades, preparant maletes i entrant i sortint de la cambra. La nostra veïna, devoradora de rodets de fotos, ens demana la nostra gorra blava per fer-se l'enèsima foto al vaixell, amb posició de musa de l’art: puja, baixa, es gita, gira el cap... és l'artista frustrada del viatge. Un noi i una noia s’abracen i es fan petons a la barana.

Avui la recepció a Wuhan és espectacular. Una dotzena de persones amb banderes ens donen la benvinguda i ens porten les maletes amb molta amabilitat. Visitem l’oficina i anem a sopar en un restaurant car de la ciutat on, entre altres coses, mengem el peix típic d’aquí. Anem a dormir a casa d'en Hu Xu, el president de la Wuhan Esperanto Asocio. Ell i la seva dona ens atenen de cine. Cada dia, la cosa millora!

-----------------------

24an de septembro 2002. 44 tagojn antaŭ la reveno

Hodiaŭ ni malkovris novajn akompanantojn, formikan kolonion, kiu kaptis biksvitan saketon, kiun ni rezervis por la matenmanĝo. La rato formanĝis entute la biksviton kiun ni donis al ĝi. Ĉi tiu ŝipo ŝajnas la Noa Arkeo. La rivero perdis multan intereson, kaj la bordoj estas tiom larĝaj ke kelkfoje oni devas ilin protekti per muroj por eviti inundojn. De tempo al tempo pagodo elstaras super la ebenaĵoj riverbordaj. La novaj pontoj pendigitaj super la rivero estas imponaj. Granda kristana preĝejo flanke de pagodo donas ioman intereson al la seninteresa matena turista sesio.



Ni trairas la ŝipon, por iom foti niajn malriĉajn najbarojn. La dua klaso estas kvazaŭ la unua kiu ne ekzistas, kun dulitaj ĉambroj kaj en la plej bona loko de la ŝipo, en la dua etaĝo kaj ĉe la pruo. Al la pasaĝeroj de la tria klaso oni ne permesas eniri en nian zonon kaj iri tien estas descendi en la inferon. La ĉambroj estas seslitaj, kaj homoj senlitaj kiuj kuŝas en la pasejoj, estas la bildo de la abnegacia Ĉinio, obeema kaj eltenebla, kapabla labori 14 horojn, stare dormi en trajno aŭ malbone vivi sur ŝipo sen iom protesti.

Niaj ĉinaj najbaroj en la dua/unua klaso neniam vizitas nian privatan Kalkuton, ni ne scias ĉu ili timas aŭ ne deziras vidi siajn komunistajn samlandanojn. Ili vestas per jako kaj kravato, kun karaj, sportaj vestaĵoj, ledŝuoj, estas la bildo de la nova Ĉinio, tiu de la turdomoj, la luksaj aŭtomobiloj, usona rapida manĝo, porteblaj telefonoj ege malgrandaj kaj rapidaj riĉiĝoj.

Homo klarigas al ni ke en lia zono estas granda vico por preni akvon kaj petas se ni povus plenigi lian ujon en nia zono. La lingvo ne funkcias, sed ni bone komprenas. Ni akompanas lin kaj plenigas la vitran ujon per varma akvo. Li estas tre kontenta pro la heroaĵo trapasi la malpermesitan zonon kaj tio helpas nin foti kelkajn kuŝantajn homojn.

Ni daŭrigas nian vojon al Wuhan, nun mankas nur kelkajn horojn kaj aperas jam la ekscitiĝo propra de ĉiuj alvenoj dum la preparo de la valizoj. Nia najbarino, kiu voras la fotobobenojn, petas nian bluan ĉapon por denove sin foti kun artmuza pozo, ascendas, descendas, kuŝas, turnas la kapon, ŝi estas la frustita artistino de nia vojaĝo. Gejunuloj sin brakumas kaj kisas sur la verando de la malriĉuloj.

Hodiaŭ la akcepto en Wuhan estas impona, dekduo da homoj kun flagoj bonvenigas nin kaj portas niajn valizojn tre afable. Ni vizitas la oficejon kaj vespermanĝas ĉe kara urba restoracio, kie interalie, ni manĝas fiŝon tipe ĉi tie.

Ni tranoktas ĉe Hu Xu, la prezidanto de la Wuhan Esperanto-Asocio. Li kaj lia edzino akceptas nin bonege. Ĉiutage la afero pliboniĝas.




Una producció de Partal, Maresma & Associats. 1995 (La Infopista) - 2000