| Què és VilaWeb? - Publicitat - Correu - Versió text - Mapa web - English |
| Notícies | Xats - Fòrums - Enquestes | dijous, 25 d'abril de 2024

 Chongqing 2 / Chongqing 2

20 DE SETEMBRE. A 48 DIES DE L’ARRIBADA

Avui el Manhattan de Chongqing es desperta amb boira. Diuen que quan aquí a l’hivern fa sol, els gossos lladren de poc que el veuen. A aquesta ciutat també se l’anomena la ciutat de la boira: en la guerra contra els japonesos, les tropes de Chiang Kaishek s’hi van refugiar perquè la boira dificultava els vols de reconeixement i, així, també els bombardejos.

Avui a l’hotel de 30 euros l’esmorzar és esplèndid, amb combinació de cuina xinesa i europea. Ens llancem a la recerca d’uns ous ferrats, unes salsitxes, uns talls de cansalada virada i unes llesques de pa de motlle. La cuina xinesa és molt bona i variada, però el gust i l'olor són dos sentits en què la història hi té molt a veure i ja ens faltava una mica de menjar occidental.

Avui canviem d’hotel i anem al del restaurant d'ahir a la nit. Agrairem a l'amo, així, l'atenció i alhora ens sortirà una mica més barat. Ens donen una cambra al pis 25 que ens va molt bé, perquè és una mica frustrant anar a un hotel de 29 plantes i que et toqui dormir a la tercera.

En Zhao té una furgoneta petita, molt curta i molt estreta, però a la qual caben set persones. És un vehicle que s’utilitza molt com a taxi, encara que també com a petit camió. És molt pràctic perquè es fica a tots els llocs i aparca en qualsevol forat. La conducció d'en Zhao és agressiva, viril, de les que s’usen per la zona: avança els autobusos per la dreta i si el tanquen comença a brunzir fins que li donen pas i es posa per qualsevol escletxa de la carretera, quan sembla que no hi pot passar ni una bicicleta. Amb ell i en Gu anem a comprar els bitllets per baixar el riu. Després passem per un gran parc al nord de la ciutat, on hi ha una espectacular àguila d’or. Havent dinat (amb ells si que no ens perdem ni una menjada) visitem un grandiós temple taoista penjat a la muntanya. Al final toca la visita turística obligada a un edifici en forma de copa de xampany que, situat sobre un turó, ofereix la vista de la ciutat a la nit, amb el riu, les llums, els edificis, els vaixells decorats i els especialment molestos focus antiaeris que deuen promoure algunes discoteques. Un sopar en un restaurant coreà per variar la nostra alimentació, que encara no s’ha repetit a la Xina ni un dia, tanca una jornada que ens ha deixat cansats... i amb molta feina encara per fer.

-----------------------

20an de septembro 2002. 48 tagojn antaŭ la reveno

Hodiaŭ la Manhattan de Chongquing vekiĝas nebule kaj oni diras ke ĉi tie kiam dumvintre sunas, la hundoj bojas ĉar vidas ĝin ege malmulte. Ĝi ankaŭ nomiĝas la nebula urbo. Dum la milito kontraŭ la japanoj la ĉinaj trupoj rifuĝis en ĝi, ĉar la nebulo malebligis kontrolajn flugojn kaj ankaŭ la bombardojn.

Hodiaŭ ĉe la hotelo 30-eŭra la matenmanĝo estas bonega laŭ kombino de ĉina kaj eŭropa kuirartoj. Ni prenas frititajn ovojn, kolbasojn, striitan lardon kaj kelkajn mulditajn panpecojn. La ĉina kuirarto estas tre bona kaj varia, sed la gusto kaj la odoro estas du sencoj kie la historio influas kaj ni jam bezonis iom da okcidenta mangaĵo. Kiam la kelnerino vidas nin tuj primetas la tablon okcidentstile, kaj ni rigardas ŝin iom malkontentaj pro lia malfido pri nia rego de la bastonetoj. Por tion pruvi al ŝi, ni prenas la bastonetojn kaj ni formanĝas tre lerte la ovojn, la kolbasojn kaj la lardon, tamen tio ege lacigas niajn fingrojn.

Hodiaŭ ni forlasas ĉi tiun hotelon kaj gastas ĉe tiu de la pasinta vespero. Ni dankos la atentan mastron kaj samtempe estas iom pli malkara. Ni ricevas ĉambron en la 25a etaĝo, kio kontentigas nin, ĉar estus iom fruste gasti ĉe 29-etaĝa hotelo kaj dormi en la tria etaĝo.

Zhao havas kamioneton, tre mallongan kaj tre mallarĝan, sed 7 homoj povas kunveturi. Estas aŭtomobilo tre uzata kiel taksio, eĉ kiel malgranda kamiono. Estas tre praktika, ĉar facile pasas kaj parkas ie ajn. Zhao ŝoforas tre agrese kiel kutime ĉi tie, antaŭiras laŭ la dekstra flanko kaj se oni baras lin sonorigas ĝis oni permesas la pason kaj trairas kiun ajn ŝosean pasejon, kiun ŝajne eĉ ne biciklo povas.

Kun li kaj Gu ni ekiras aĉeti biletojn por trairi la riveron kaj poste viziti grandan parkon norde de la urbo, kie estas belega ora aglo. Posttagmeze ni vizitas grandegan taoistan templon surmontare..

Ĉe la fino nepra turista vizito al surmonta konstruaĵo kun ĉampanpokala formo, de kie oni rigardas noktan panoramon de la urbo, kun la rivero, la lumoj, la konstruaĵoj, la dekoraciitaj ŝipoj kaj la specialaj ĝenaj lumoj de kelkaj diskotekoj. Vespermanĝo ĉe korea restoracio por ŝanĝi nian dieton.

Ĉe la hotelo junulinoj frapas la pordon kaj ŝajne venas por akompani nin se ni sentas nin solaj dumnokte. Eble la hotelestro volas nin komplezi, sed ni rifuzas argumentante ke ni devas multe labori kun la komputilo. Ili foriras ĉagrenitaj kun surprizo pro nia interesmanko. Ĉi tiu estas unu el tiuj malmultaj okazoj, kiam preferinde esti sola ol kun bona akompano.




Una producció de Partal, Maresma & Associats. 1995 (La Infopista) - 2000