| Què és VilaWeb? - Publicitat - Correu - Versió text - Mapa web - English |
| Notícies | Xats - Fòrums - Enquestes | dijous, 25 d'abril de 2024

 Coves de Mogao / Mogao-grotoj

12 DE SETEMBRE. A 56 DIES DE L’ARRIBADA

Després d’un esmorzar a base de truita amb ceva, ous remenats i te amb llet al Jhon Cafe, ens disposem a agafar el bus que ens ha de portar a les coves de Mogao. Cal arribar-hi prompte per no topar amb el gros de la turistada. Aquest bar ja és com casa nostra: hi mengem, hi organitzem els viatges i consultem les coses que necessitem. Llàstima que no tingui hotel.

Les coves no es poden visitar sense guia i nosaltres ens alineem amb una excursió de Singapur en què tothom fa cara de ser de casa bona. Les dones amb els cabells pintats de negre fosc, pantalons, brusa, jersei sense mànigues i barrets horribles que semblen robats dels vestuaris de Mari Poppins. Els homes van amb pantalons pinçats, polos de marca, gorra o barret de tela, i sabates o sabatilles també de marca. Per la cara que fan, algunes fortunes del món potser passen per les seves mans.

Alguns comencen a treure’s caretes de tela de la butxaca i a tapar-se la boca i el nas enganxant-se-les a les orelles. No veiem cap raó aparent per recórrer a la mesura de protecció, no hi ha pol·lució, no hi ha pols... potser la nostra olor? Segurament estan obsessionats per la contaminació i les al·lèrgies. L’estrès i la pol·lució de Singapur els deuen haver destrossat el sistema immunologic i ara ja no poden viure sense la careta.

Mentre esperem per entrar a alguna cova, anem mirant les diferències de vestir del personal. Els xinesos, quan surten de viatge, sembla que van a un casament: els homes ben mudats i les dones sempre amb pantalons elegants. Els australians, alts i barbuts, amb vestits color de terra i barrets de Cocodril Dundee; les australianes, amb els pèls llargs, blancs, grasses, pantalons amples. Els francesos amb texans i camisa a quadres; les franceses, per la seva banda, van totes vestides com les seves filles, com si tinguessin 18 anys.

Un desert a la rodalia de Dunhuan és la nostra visita de la tarda. Sembla mentida com les dunes no es mengen unes 3 ha de terra que encara queden al fons d’una vall envoltada de grans muntanyes de sorra. Hi ha de tot per als turistes que, tal com van caminant i practicant activitats, van fent baixar més l’arena. Pel que es veu, segurament d’aquí a un temps o no hi haurà turistes, o ja no hi haurà oasi.

Dunhuan és una ciutat prou tranquil·la a la nit. No és Buhara ni Samarcanda, però és un descans comparat amb altres ciutats que hem visitat. Anem a veure el mercat de nit, on comprem unes quantes monedes que segurament deuen ser imitacions. Ens adonem de la poca traça que tenen encara els xinesos a l'hora de regatejar. Haurien de fer-los cursets els turcs o els iranians.

------------------------------

12an de septembro 2002. 56 tagojn antaŭ la reveno

Matenmanĝinte cepan omleton, kirlitajn ovojn kaj teon kun lakto en la trinkejo Jhon, ni pretas enbusiĝi por viziti la Mogao-grotojn. Konsilindas frue alveni por eviti homamason. En ĉi tiu trinkejo ni sentas nin hejme, ĉi tie ni manĝas, organizas la vojaĝojn kaj konsultas ĉion necesan. Domaĝe ke ĝi ne havas hotelon.

La grotojn oni ne povas viziti sen ĉiĉerono kaj ni aliĝas al ekskurso de Singapuro, kiuj ĉiuj aspektas bonstataj. La virinoj kun hararo nigre farbita, kun pantalonoj, bluzo, senmanika ĵerzo kaj kun teruraj ĉapeloj kiuj ŝajnas ŝtelitaj el la vestejo de Mary Popins. La viroj kun falditaj pantalonoj, ĉemizoj de konataj markoj, ŝtofaj ĉapo aŭ ĉapelo, ŝuoj aŭ tolŝuoj ankaŭ de konataj markoj. Kelkaj elpoŝigas ŝtofajn maskojn por kovri la buŝon kaj nazon, kiuj fiksiĝas en la oreloj. Ni ne vidas necesan kialon por tiu protekta rimedo, ĉar ne estas poluado nek polvo, eble nia odoro. Tutcerte ili estas obseditaj pro la malpurigo kaj la alergioj. La streso kaj la poluado en Singapuro eble detruis ilian imunigan sistemon kaj nun ili nepre bezonas la maskon.

Dum ni atendas por eniri en iun groton, ni rigardas la vesto-diferencojn de la homoj, plejparte sufiĉe aĝaj. La ĉinoj kiam vojaĝas vestas sin kvazaŭ partoprenus en nupta ceremonio, la viroj tre elegante vestitaj kaj la virinoj ĉiam kun pantalonoj sed elegantaj. La aŭstralianoj altaj, kun barbo kaj vestaĵoj terkoloraj kaj ĉapeloj krokodilaj, la virinoj kun longaj blankaj hararoj, dikaj kaj kun vastaj pantalonoj, ne aspektas tro plaĉe. La francoj kun teksasaj pantalonoj kaj ĉemizoj kun kvadrata desegno kaj la virinoj vestas kiel siaj filinoj, kvazaŭ estus 18-jaraj. Eble malnovaj frustracioj de la 68-a majo?

Dezerto en la ĉirkaŭo de Dunhuan estas nia posttagmeza vizito. Ŝajnas nekredeble kial la dunoj ne formanĝis 3 terhektarojn restantajn ĉe la fundo de valo ĉirkaŭita de grandaj sablomontoj.

Estas ĉiaspecaj distraĵoj por la turistoj, kiuj piedirante kaj praktikante aktivaĵojn iom post iom defaligas la sablon kaj eble en estonta tempo aŭ ne estos turistoj aŭ ne estos la oazo.

Dunhuan estas urbo sufiĉe trankvila dumnokte. Ne estas Buhara nek Samarkando, sed pli ripoziga kompare kun aliaj vizititaj urboj. Ni vizitas la noktan bazaron kaj aĉetas kelkajn monerojn, kiuj eble estas imitaĵoj. Ni konstatas kiel malbone la ĉinoj marĉandas. Ili devus ricevi kursojn de la turkoj aŭ irananoj.

Ni frue enlitiĝas ĉar morgaŭ estos longa tago.




Una producció de Partal, Maresma & Associats. 1995 (La Infopista) - 2000