| Què és VilaWeb? - Publicitat - Correu - Versió text - Mapa web - English |
| Notícies | Xats - Fòrums - Enquestes | divendres, 19 d'abril de 2024

 A les portes d'Orient / Ĉe la pordoj de Oriento

23 D’AGOST. A 76 DIES DE L’ARRIBADA

Creuem la frontera de Bulgària sense gaires complicacions. L’autobús para a un 'duty free' que hi ha entre les dues fronteres i veiem els xofers com carreguen frenèticament una trentena de bosses negres. Ens mirem: segur que una d’aquestes ens toca a nosaltres. És l'experiència que donen certs viatges a Andorra en la nostra joventut...

No portem el visat de Turquia i s’han de pagar 10 euros per tenir-lo. Després de passar tots els controls, pugem a l’autocar i (efectivament!) tenim als nostres peus dues bosses negres de tabac i whisky. Exactament, 4 ampolles de Black Label i 3 cartrons de Dunhill.

Són les 5.30 del matí. Nosaltres i l’orquestra romanesa que va a l'Iran ens despertem: hem arribat a Istanbul. Allí, a l’oficina de l’empresa hi trobem en Daniel, un romanès alt i ros que diu que parla l’italià perquè va treballar set anys a Itàlia... però el màxim que li surt és 'troppo': la resta tot és romanès arreglat. Ens busca un hotel i ens dóna totes les facilitats. Istanbul és com una gran tenda on es ven de tot. Pels carrers pots trobar musclos, bàscules per pesar-te, jocs de cartes, mitjons, camises falsificades, rellotges, fruita, rotllets de pa... Això sense tenir en compte les inombrables tendes que van traient la mercaderia al centre del carrer per competir amb els venedors ambulants. Els maniquins llueixen els abrics de pell en ple estiu i les seves cares maltractades per les inclemències del temps. Anem a l’estació del tren per preguntar com podem anar fins a Teheran i ens diuen que surt un tren els dimecres: tarda tres dies. No pot ser! Hi hem d’arribar abans! Anem ara a l’oficina de turisme i preguntem a la noia com podem anar millor fins a Teheran. La resposta és 'fly'. Però la gràcia del viatge, és clar, és no pujar-hi. Només ens queda el nostre amic Daniel, que ens resol el tràngol i ens proporciona un autobús per dissabte que tarda 40 hores.

A la tarda encara tenim esma de passejar per Istanbul: una vegada la feina està llesta, les coses es veuen diferents. Anem per la vora del mar, on els pescadors s’amunteguen per mirar de treure-hi algun peix. Quina cosa més espantosament avorrida, això de pescar! Al costat de l'estret del Bòsfor alguns cotxes amb parelles aparquen i contemplen el mar mentre es fumen un cigarret i prenen un te que els porta el cambrer del bar del port. L’aigua verda i neta comença a agafar tons daurats cada vegada més intensos. Els vaixells van frenètics a dreta i esquerra, intentant aprofitar les últimes llums del dia. Alguns tons metàl·lics comencen a reflectir-se als minarets de l’altra part de la riba. És el sol que es pon. Cau la nit sobre els Bòsfor.

I per sopar, a l’Orient Express, un deliciós restaurant tret d’altres èpoques que rep els visitants de la mateixa manera com al segle passat rebia els passatgers del famós tren. Les parets, les làmpades al sostre, les fotos de l’època, els cambrers, el menjar cuinat a l’estil tradicional, la sol·litud, l'imam resant, la font que brolla rere nostre... tot plegat, fantàstic.

---------------------------

23an de aŭgusto 2002. 76 tagojn antaŭ la reveno

Ni trapasas la bulgaran landlimon sen tro da malfacilaĵoj. La buso haltas en iu Duty Free inter la du landlimoj kaj ni vidas kiel la ŝoforoj rapidege enbusigas almenaŭ tridek nigrajn sakojn. Ni rigardas unu la alian kaj ambaŭ pensas la samon.

Hispanio, iru al la kaso. Ĉar ni ne havas la turkan vizon ni devas pagi po 10 eŭrojn por ricevi ĝin. Oni kontrolas nin ĉiujn kaj kiel kutime ni estas la strangaj pasaĝeroj. Ni enbusiĝas kaj kiel supozite ni havas ĉe la piedoj la koncernajn nigrajn sakojn kun tabako kaj viskio. Vojaĝi donas multan sperton.

5‚30. Ni kaj la rumana orkestro kiu iras al Irano vekiĝas ĉar ni alvenis al Istambulo. Tie, ĉe la oficejo de la entrepreno ni trovas Daniel, alta kaj blonda rumano kiu diras ke li parolas la italan ĉar laboris tie 7 jarojn, sed tropo estas la sola vorto komprenebla ĉar la cetero estas adaptita rumana lingvo. Li serĉas hotelon por ni kaj faciligas ĉion, tre afable. Tropo afabla.

Istambulo estas kvazaŭ granda bazaro kie oni vendas ĉion. Surstrate vi povas trovi mitulojn, pesilojn, ludkartojn, ŝtrumpetojn, falsigitajn ĉemizojn, horloĝojn, fruktojn, panon, ktp. Eĉ ankaŭ la varojn, kiujn la vendejoj prezentas stratmeze por konkurenci kun la migrantaj vendistoj. La manakenoj prezentas siajn felajn surtutojn plensomere kun vizaĝoj, kiujn la vetero difektis.

En la stacidomo ni informiĝas kiel iri al Teherano. Oni klarigas ke trajno startas merkrede kaj la vojaĝo daŭras tri tagojn. Ne eblas, nepre ni devas pli frue alveni. Ni iras al la turisma oficejo kaj demandas al la tiea junulino kiel pli rapide ni povas iri al Teherano kaj ŝi respondas fly (fluge). Nia amiko Daniel solvas la problemon kaj informas nin pri buso kiu startas sabate kaj bezonas 40 horojn.

"Amigo entra, aquí, aquí" (Amiko eniru ĉi tien,ĉi tien) invitas la sinsekvaj restoracioj, kun la celo gajni klientojn al la konkurencantoj. Ĉi tie estas multa hispana turismo kaj kiel ĉiam la kelneroj unue adaptiĝas. Ni eniras en iun ajn kaj ni tagmanĝas sufiĉe bone. Viande farĉitaj melongenoj, pika kapsiko, ŝafpecetoj, tomato kaj jogurto. Ĉio por entute 33‚5 milionoj laŭ la loka monunuo, 20 eŭroj laŭ la kurzo. Iom multekoste.

Posttagmeze ni promenas tra Istambulo, kaj la aferojn oni vidas pli bone se vi solvis la problemojn. Ni iras ĉe marborde kie la fiŝkaptistoj amasiĝas por ion fiŝkapti. Terure teda la fiŝkaptado.

Apud la Bospora markolo kelkaj aŭtomobiloj kun geparoj parkas kaj rigardas la maron dum ili fumas cigaredon kaj trinkas teon, kiun servas la kelnero de la havena trinkejo. La verda kaj pura akvo fariĝas orumita daŭre pli intense. La ŝipoj freneze iras dekstren, maldekstren kaj profitas la lastan taglumon. Iuj metalaj tonoj reflektiĝas en la minaretoj de la alia marborda flanko. Estas la suno kiu sin kaŝas. Fariĝas nokto sur la Bosporo.

Ni vespermanĝas en la Orienta Ekspreso, ĉarma restoracio laŭ aliepoka imito, kiu akceptas la vizitantojn same kiel pasintjarcente akceptis la pasaĝerojn de la fama trajno. La muroj, la lampoj en la plafono, la tiuepokaj fotoj, la kelneroj, la mangaĵo kuirita tradicistile, la soleco, la imamo kiu preĝas, la fontano kiu ŝprucas ĉe nia dorso. Entute mirinda.

Ni fotas nin kun aŭstralianoj kiuj ankaŭ manĝas tie kaj iom babilas. Ni klarigas nian vojaĝon. Ohhh, congatulations, thank you. Eble ni devos trapasi Aŭstralion por transpasi la Pacifikon. Ili klarigas ke trapasi Aŭstralion trajno bezonas 4 tagojn.

Revene al la hotelo ni fotas moskeon, la restoracioj en la parko estas plenaj, kun dueto, laŭ stilo Vitorino kaj Manolo sed turke. La Orienta Ekspreso malplenas. Jen aferoj de la moderna civilizo.




Una producció de Partal, Maresma & Associats. 1995 (La Infopista) - 2000